miércoles, 4 de septiembre de 2013

LATINA PRONONCO

kliku la bildon pligrandigontan
La latina literaro estas:

A, B, C, D, E, F, G, H, I, K, L, M, N, O, P, Qu, R, S, T, V, X, Y, Z.

Remarkinde: "V" estas ĉeflitera formo de "u".

Plejparte ilia prononco estas tiel kiel en nia lingvo. Krome estas malmultaj diferencoj:

C: ĝi prononceblas ĉiam kiel esperante "k".
H: laŭ epokoj. Ĝenerale oni prononcas kiel en esperanto en la greklingvidaj vortoj.
I: povas esti vokala (tio estas "i") aŭ konsonanta (tio estas "j").
Qu: kiel "kŭ". Ĉiam antaŭvokala.
V: povas esti ankaŭ vokala ("u") aŭ konsonanta ("ŭ").
X: ĝin prononcu "ks" aŭ "gs".
Y: estas la nura vokala sono neesperanta. Vi prononcu kiel franclingve "u", tio estas sono inter "i" kaj "u".
Z: kiel "dz".

CH: kiel "k" iomete elspirata. Oni povas similigi al "kh".
TH: kiel "t" sed ankaŭ iomete elspirata, preskaŭ "th".
PH: kiel "p" elspirata. Ĝi similas al angla "p".

La vokaloj estas longaj (skribeblaj ā, ē, ī, ō, ū, ȳ) aŭ mallongaj. La longaj daŭras duoble (aa, ee, ii, oo, uu, yy).

Ekzistas nur la diptongoj AE, OE, AV. Aliaj vokalaj unuoj ne diptongas.


La antaŭa prononco estas arĥaikepoka kaj klasikepoka, ĝis la unua jarcento. Poste tio ŝanĝiĝas iomete, tielsekve:

C: ka, ĉe, ĉi, ko, ku.
G: ga, ĝe, ĝi, go, gu.
H: neprononcebla.
V konsonanta sonas kiel "b" frikativa, tio estas mola, iomete simila al "v", kiel hispanligve "b" intervokala.

GN: neesperanta sono, simila al "nj". Ekzakte kiel hispana "ñ", portugala "nh", franca kaj itala "gn" aŭ kataluna "ny".
CH: k.
TH: t.
PH: f.

AE: e.
OE: e.

Fine, TI antaŭ vokalo estu prononcata "ts".

Tia ĉi dua prononcmaniero ankaŭ estas nomata "itala", ĉar similas al la itallingvo. Ĝi estas la prononco de la latina lingvo ĉe la katolika eklezio, en la pasintaj tempoj.

Ankaŭ aŭdeblas aliaj prononcoj, nomataj "naciaj prononcoj". Tio estas kvazaŭ nuntempaj naciaj linvoj, kio estas tute evitinda, ĉar neniam la latinlingvanoj faris ĝin.

Por la lernado de la lingvo mi konsilias plivole la sekvon de la klasika prononco.

Ekzemple:

CAESAR: klasika "KÁESAR", itala "ĈÉSAR", nacia angla ĉirkaŭ "SÍSA", nacia franca ĉirkaŭ "SESÁR" ktp.

Legamus linguam Latinam. quae facilis pulcherrimaque est!

No hay comentarios:

Publicar un comentario