jueves, 19 de septiembre de 2013

Vortaro de la tria ĉapitro

Adjektivoj kaj verboj.


irātus / laetus / tristis: kolerplena / gaja / malgaja.
ceterī: la aliaj.
magnus / parvus: granda / malgranda.
meus / tuus: mia / via.
antīquus / novus: malnova / nova.
probus / improbus: bona (honesta) / malbona (malhonesta).
nōn: ne.
ridet: li / ŝi / ĝi ridas.
plorat: li / ŝi / ĝi ploras.
audit: li / ŝi / ĝi aŭdas.
videt: li / ŝi / ĝi vidas.
interrogat: li / ŝi / ĝi demandas.
respondet: li / ŝi / ĝi respondi.
pulsat: li / ŝi / ĝi frapas.
verberat: li / ŝi / ĝi vipi, frapegas.
vocat: li / ŝi / ĝi vokas.
venit: li / ŝi / ĝi venas.
dormit: li / ŝi / ĝi dormas.
est: li / ŝi / ĝi estas.

domingo, 15 de septiembre de 2013

Vortaro kaj ekzercoj pri la dua ĉapitro

FAMILIA 

Tiu familio ĉefrolas ĉe la libro "Familia Romana".En familio estas ankaŭ la sklavaro, kiun oni distingas pro ĝiaj vestaĵoj, ĉar la neliberaj homoj ne povas uzi toga (vire) aŭ stola (virine). La sklavoj ne havas rajtojn, ili estas kiel aĵoj kaj ili apartenas tute al iliaj mastroj.
Familia romana laeta est, quia in pulchra villa habitat.


Enkliku por bilda pligrandigo
 
FAMILIA SIMPSON 

Ĉu ni konus ĉiujn tiujn erojn de la plej konata familio en la mondo?
Familia Simpson Romana non est, sed Americana. Graecum tamen nomen Homeri est! 

 
KLIKU ĈI TIE


NOVI AMICI ROMANI 

Jen novaj romanaj amikoj, niaj prauloj tutcerte. Legu atente kiel ili prezentiĝas, kaj pensu demandojn por la jenaj respondoj. Vi ne traduku, vi komprenu!

I. Pater Marciae est Marcus.
II. Dominus est Marcus.
III. Domina est Flavia.
IV. Caecilius est amicus Marci.
V. Duo liberi in familia sunt, Marcia Sextusque.
VI. Caecilius non est servus, sed dominus quoque Romanus.
VII. Flaviae.
VIII. Duo liberi sunt in familia Marci Flaviaeque.
IX. Duae feminae sunt in familia.
X. Parvus puer, filius Flaviae.
XI. Non, familia Marci et Flaviae non est parva, sed magna.
XII. Parva puella, filia Marci.
XIII. Stychus est Marci.
XIV. Liberorum duorum.
XV. Non Caecilii sed Marci.
XVI. Non ancilla, sed domina!
XVII. Servus bonus est Marci.
XVIII. Duorum liberorum est mater.
XIX. Vnus.
XX. Duo, servus Marci et serva Flaviae.



















Amici quoque sunt nostri Marcus et familia Marci. Marcus dominus bonus est. Liberi Marci pulchri et boni sunt, puer parvus et puella parva. Uxor Marci est Flavia, mater Marciae Sextique. 

QVIS? QVAE? CVIVS? QVORVM? QVARVM? QVOT?...  (Kiu? Kies? Kiom?...)

Quis pridemandas la subjekton ununombran viran.
Quae pridemandas la subjekton unuombran virinan.
Cuius pridemandas "de kiu / kies" estas io. Estas ununombra kaj ĉiuĝenra.
Quorum pridemandas "de kiuj / kies"- Estas multenombra kaj nevirinĝenra.
Quarum pridemandas "de kiuj / kies". Estas multenombra kaj virinĝenra.
Quot pridemandas la kvanton.

KLIKU ĈI TIE EKZERCEN!
Facilis est lingua latina!

sábado, 14 de septiembre de 2013

Resumo de la unua ĉapitro

Krom la prononco, tion ni sciu ĝisnune:

1. La substantivoj (esperante "-o vortoj"), adjektivoj (esperante "-a vortoj) kaj pronomoj havas deklinacion. Deklinacio estas ŝanĝon de vortaj finaĵoj sciigintaj sintaksan agadon, ekz. esperante "viro / viron".


Eurōpa / in Eurōpā
Hispania / in Hispaniā

īnsula magna / in īnsulā magnā

La prepozicio IN kun ABLATIVO indicas LOKO KIE io okazas.

Multaj vortoj finantaj per -a (deklinacio unua) havas ablativon per (a longa).

Multaj vortoj finantaj per -us-um (deklinacio dua) havas ablativon per (0 longa).
 
Aegyptus / in Aegyptō
fluvius magnus / in fluviō magnō
oppidum nagnum / in oppidō magnō

2. La substantivoj kaj la adjektivoj egalas laŭ ĝenro, nombro kaj kazo. Kazo estas ĉia formo de la vorto kies aro estas deklinacio.

La subjekto kaj la predikativo de la subjekto (aŭ kun "esti" = atributo) havas formon NOMINATIVAN.

La formoj -a, -us,-um estas NOMINATIVOJ ununombraj.

La nominativa multenombra formo de -a estas -ae.
La nominativa multenombra formo de -us estas -ī .
La nominativa multenombra formo de -um estas -a.

3. La verboj ŝanĝas laŭ persono kaj nombro (kaj laŭalie). La triapersona ununombra estanta formo de "esti" estas "est". Ĝia multenombro estas "sunt". La verbo kaj la subjekto akordas laŭ persono kaj nombro.

Insula est magna / insulae sunt magnae.
Fluvius est magnus / fluv sunt magnī.
Oppidum est magnum / oppida sunt magna.

4. La vico de vortoj en la lingvo latina estas sufiĉe libera.

Aegyptus in Africā est = Aegyptus est in Africā
Multī fluviī sunt in Eurōpā = sunt  in Eurōpā multī fluviī = multī in Eurōpā  fluviī sunt = ktp.

5. Ne ekzistas artikolo: vocābulum = vorto / la vorto 

6. Neo ĝenerale fariĝas per la vorteto nōn.

Aegyptus in Asiā nōn est.

6. Vortoj:

fluvius - rivero

īnsula - insulo
oppidum - urbo, urbeto, urbeto fortikita
ōceanus - oceano
imperium - imperio
prōvincia - provinco
numerus - nombro, numero
littera - litero
vocābulum - vorto
capitulum - ĉapitro
syllaba - silabo
exemplum - ekzemplo
pēnsum - tasko
magnus - granda
parvus - malgranda
Graecus - Grekia, greko, grekana, grekano
Rōmānus - Romia, Roma, romana, romano
Latīnus - Latia, latina, latino
multus - multa
paucus - malmulta
ūnus - unu
duo - du
trēs - tri
sex - ses
mīlle - mil
prīmus - unua
secundus - dua
tertius - tria
est - li/ŝi/ĝi estas
sunt - ili estas
in - en
et - kaj
sed - sed
nōn - ne
quoque - ankaŭ
-ne? - ĉu...?
ubi? - kie?
num? - ĉu...?
quid? - kio?
grammatica - gramatiko
singularis - ununombro, ununobra
pluralis - multenombro, multenombra

miércoles, 11 de septiembre de 2013

VIDAĴOJ pri la unua ĉapitro.


Atente vidu kaj aŭskultu. Ne  traduku, sed komprenu!
(Rimarku, ke la prononco ne ĝustas; ni prononcu klasike)











Multa vocabula latina in lingua nostra sunt!  ;-)

domingo, 8 de septiembre de 2013

VORTARO. Unua ĉapitro de la lernolibro Familia Romana (Lingua Latina per se Illustrata)

En la latina lingvo ekzistas la kazoj, pri kiuj ni skribos post iom da tempo. Sciu nur nun ke oni ĉevortarlibre nomigas la substantivojn (esperante -o vortoj) per du vortoj: nominativo kaj genitivo ununombraj.

La latina havas tri genrojn: vira (m), virina (f) kaj neŭtra (n). Aĵoj havas genro ofte laŭnelogike.

















caelum,-i (n): ĉielo.
insula,-ae (f): insulo.
oceanus,-i (m): oceano.

Delphi et Pompeii, duo oppida pulchra, in imperio Romano sunt!


oppidum,-i (n): urbo fortikigita.
Romanus,-a,-um: romana, Roma. 
Graecus,-a,-um: greka.

Numeri ab uno usque ad duodecim: I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X, XI, XII.

Numeri ordinales sunt: primus, secundus, tertius, quartus, quintus, sextus, septimus, octavus, nonus, decimus, undecimus, duodecimus...


AŬDU LA LINGVON!


Vi povas nun aŭdi eron de la Eneido, de Virgilio. Rimarkindas ke bone aŭdeblas la silaboj longaj kaj mallongaj, kio igas ĝian ritmon.


Ankaŭ kliku ĉi tie por alian eron.

jueves, 5 de septiembre de 2013

VBI EST EMERITA?

Aŭdu atente la interparoladon kaj pensu:

Pri kiu nuna urbo oni parolas?
Kie estas?
Ĝiaj enloĝantoj hispane estas nomataj "emeritenses".
 
Vbi est hoc theatrum?

LA SILABO KAJ LA AKCENTO

Nur estas tri diptongoj en la lingvo latina klasikepoke: AE, OE, AV. Prononcu ĝin, do,unusilabe. Aliajn kombinojn de vokaloj vi ne unuigu.

CAE-SAR, FV-IS-TI, SEN-TEN-TI-A, PV-EL-LA, CAV-SA, POE-NA, A-MAN-TI-VM...


Ĉiu latina silabo necesas unu vokalon aŭ unu diptongon. La vortoj dividiĝas je silaboj, tiel kielsekve (K konsonanto, V vokalo aŭ diptongo):

V a-mor
KV a-ma-tis
VK ar-ma-tus
KVK ar-ma-tus
KKV pri-mus
KKVK pran-di-um

Iam (malofte) eblas alia kombinaĵo: urbs, prin-ceps.

Pri la antaŭa ĉio la latina ne malsimilas tro al nia lingvo esperanto.

Rimarkinde: oni diras ke la literoj X kaj Z estas duoblaj (=cs, gs; ds).

Okaze de du samaj konsonaj sonoj, ni dividigas duone: cras-sus, pu-el-la, an-nus.

La silaboj povas esti longaj aŭ mallongaj. Estas longa ĉiu silabo kiu havas vokalon longan aŭ diptongon. La vokaloj antaŭ duo de konsonantoj gênerale longiĝas. La vokaloj antaŭvokalaj estas mallongaj.

La akcento reguliĝas precipe sekvmaniere:

Ne ekzistas vortoj akcentataj lastsilabe.
Vortoj, kies pralasta silabo longas, akcentiĝas pralastsilabe: a--bas (-ma- longas).
Vortoj, kies pralasta silabo mallongas, akcentiĝas prapralastsilabe: pu-e--ti-a (-ti- mallongas).

miércoles, 4 de septiembre de 2013

LATINA PRONONCO

kliku la bildon pligrandigontan
La latina literaro estas:

A, B, C, D, E, F, G, H, I, K, L, M, N, O, P, Qu, R, S, T, V, X, Y, Z.

Remarkinde: "V" estas ĉeflitera formo de "u".

Plejparte ilia prononco estas tiel kiel en nia lingvo. Krome estas malmultaj diferencoj:

C: ĝi prononceblas ĉiam kiel esperante "k".
H: laŭ epokoj. Ĝenerale oni prononcas kiel en esperanto en la greklingvidaj vortoj.
I: povas esti vokala (tio estas "i") aŭ konsonanta (tio estas "j").
Qu: kiel "kŭ". Ĉiam antaŭvokala.
V: povas esti ankaŭ vokala ("u") aŭ konsonanta ("ŭ").
X: ĝin prononcu "ks" aŭ "gs".
Y: estas la nura vokala sono neesperanta. Vi prononcu kiel franclingve "u", tio estas sono inter "i" kaj "u".
Z: kiel "dz".

CH: kiel "k" iomete elspirata. Oni povas similigi al "kh".
TH: kiel "t" sed ankaŭ iomete elspirata, preskaŭ "th".
PH: kiel "p" elspirata. Ĝi similas al angla "p".

La vokaloj estas longaj (skribeblaj ā, ē, ī, ō, ū, ȳ) aŭ mallongaj. La longaj daŭras duoble (aa, ee, ii, oo, uu, yy).

Ekzistas nur la diptongoj AE, OE, AV. Aliaj vokalaj unuoj ne diptongas.


La antaŭa prononco estas arĥaikepoka kaj klasikepoka, ĝis la unua jarcento. Poste tio ŝanĝiĝas iomete, tielsekve:

C: ka, ĉe, ĉi, ko, ku.
G: ga, ĝe, ĝi, go, gu.
H: neprononcebla.
V konsonanta sonas kiel "b" frikativa, tio estas mola, iomete simila al "v", kiel hispanligve "b" intervokala.

GN: neesperanta sono, simila al "nj". Ekzakte kiel hispana "ñ", portugala "nh", franca kaj itala "gn" aŭ kataluna "ny".
CH: k.
TH: t.
PH: f.

AE: e.
OE: e.

Fine, TI antaŭ vokalo estu prononcata "ts".

Tia ĉi dua prononcmaniero ankaŭ estas nomata "itala", ĉar similas al la itallingvo. Ĝi estas la prononco de la latina lingvo ĉe la katolika eklezio, en la pasintaj tempoj.

Ankaŭ aŭdeblas aliaj prononcoj, nomataj "naciaj prononcoj". Tio estas kvazaŭ nuntempaj naciaj linvoj, kio estas tute evitinda, ĉar neniam la latinlingvanoj faris ĝin.

Por la lernado de la lingvo mi konsilias plivole la sekvon de la klasika prononco.

Ekzemple:

CAESAR: klasika "KÁESAR", itala "ĈÉSAR", nacia angla ĉirkaŭ "SÍSA", nacia franca ĉirkaŭ "SESÁR" ktp.

Legamus linguam Latinam. quae facilis pulcherrimaque est!